Arrested Development

Arrested Development
televida serio
Originala titolo Arrested Development
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom, comedy television series
Aktoroj Jason Bateman • Will Arnett • Alia Shawkat • David Cross • Jessica Walter • Portia de Rossi • Jeffrey Tambor • Michael Cera • Tony Hale • Charlize TheronRon Howard • Justin Grant Wade • Seth Rogen • Kristen Wiig
Muziko de David Schwartz
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 68
Daŭro sen reklamoj 21
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 2 nov. 2003 – 15 mar. 2019
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Arestita Evoluo (angle: Arrested Development) estas usona komedia televida-serio pri malfunkcianta familio kiu malriĉiĝis. La serio uzas ecojn de dokumentaria serio, kiel ĉionscia rakontisto (Ron Howard) kaj arkivaĵoj.

La serio gajnis ses Emmy-Premiojn, la Golden Globe premioj, kaj iĝis kulta serio inter siaj adorantoj. Tamen, malgraŭ ĉiuj laŭdoj kiujn ĝi ricevis, la produktantoj de la serio luktis kun malaltaj rangigoj ekde ĝia komenco la 2-an de novembro 2003. Sekve FOX televida-reto decidis tranĉi la trian sezonon al nur 13 epizodoj (el 22 epizodoj de meza sezono) kaj ĉesi produktadon de la serio. La lastaj kvar epizodoj de la tria sezono estis elsenditaj kune en du-hora specialaĵo.[1]

En 2011, la kreintoj de la serio anoncis filmadon de kvara kaj nova sezono, ĉiuj epizodoj de kiuj estos disponeblaj por spekti per la servoj de la Netflix. Filmigo por la sezono komenciĝis en aŭgusto 2012 kaj ĉiuj 15 epizodoj estis alŝutitaj al Netflix la 26-an de majo 2013. La kvina sezono estis renovigita kaj premierita la 29-an de majo 2018 kaj inkluzivis 8 epizodojn, kaj la dua parto de la sezono premieris la 15-an de marto 2019 kaj ankaŭ inkluzivis 15 epizodojn.

  1. Sepinwall, Alan (September 26, 2022). "The 100 Greatest TV Shows of All Time". Rolling Stone. Reprenita la 1-an de novembro 2022.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy